語言 Languages
Prelegeto: Kultura Renkontiĝo en Budhismo – La Estonteco de la Tri Budhanaj Tradicioj (3)
Ĉina Budhismo
La nuna stato de Ĉina Budhismo estas ege interesa ĉar la situacio rapide ŝanĝiĝas. La Ĉina Budhismo fariĝis granda religio en Ĉinio dum la unua jarmilo P.K. sed iom post iom malvigliĝis dum la dua jarmilo. Dum la posta periodo, Ĉina Budhismo fariĝis pli ĉineca kaj la tri instruoj de Ĉinio: Konfucianismo, Daŭismo, kaj Budhismo iom kunfadiĝis. En la 20a jarcento, Ĉina Budhismo en Ĉinio multe suferis pro mililtoj kaj politika malstabileco. Tamen Japana Budhismo, kies kerno estis Ĉina Budhismo, disvastiĝis al la cetera mondo pro la forteco de Japanio politike, kulture, kaj ekonomie. Japanaj budhanoj modernigis budhismon per akademia esploro pri la ĉinaj budhismaj sutroj. Pro tio preskaŭ ĉiuj aziaj budhanoj nuntempe uzas la japanan Taishō-tripitakon. Pro la frua misia agado de japanaj budhanoj tra la mondo, la vorto por meditado en la orienta azia budhisma tradicio estas konata kiel “zen” laŭ la japana prononcado kaj ne “ĉan” laŭ la mandarena ĉina maniero.
Sed ĉio ĉi rapide ŝanĝiĝis pro la ekonomia kresko de Ĉinio kaj Orienta Azio ĝenerale. Inter la diversaj ĉinaj komunumoj, Budhismo plej aktivas en Tajvano. Tie troviĝas tri grandaj groupoj kun internacia influo: Foguangshan 佛光山 “Budha Lumo,” Fagushan 法鼓山 “Dharma Drum,” Tzu-Chi Fondaĵo 慈濟基金會. Fogŭangŝan (BLIA) estas unu el la plej grandaj budhanaj organizoj de la ĉina budhisma tradicio kaj ties centroj troviĝas preskaŭ en ĉiuj landoj kaj ĉefaj urboj en la kvin kontinentoj. Fagushan estas notita per ties akademia atingo. Unu el ties projektoj estas CBETA, kiu estas diĝitaligo de la ĉinaj budhismaj tekstoj, kaj estas vaste uzata. Laste Tzu-Chi estas la plej granda bonfara budhana organizo kun pli ol 10 milionoj da membroj en 47 landoj. La budhanoj en aliaj aziaj landoj estas multnombraj sed ne ekzistas grandaj organizoj kiel tiuj en Tajvano.
En Ĉinio tamen ekzistas unikaj oportunoj por Budhismo en la estonteco. Unue, la nuna ĉina registaro estas tre favora al Budhismo, kiu estis konsiderata helpa socia faktoro kaj unuigilo de amikoj tra la mondo, ĉu kulture, ĉu politike. Due, troviĝas ĉiuj tri tradicioj de Budhismo ene de Ĉinio kun longaj historoj. La Teravada tradicio troviĝas en la Yunnan-gubernio kaj sud-okcidentaj partoj de Ĉinio kiu ligiĝas al Birmo kaj Tajlando. La Tibeta tradicio troviĝas en la Tibeta kaj Mongola regionoj. Laste la Ĉina Mahajana tradicio troviĝas en la ceteraj partoj de Ĉinio. La tri tradicioj vivantaj plejparte harmonie kunekzistas.
Laste mi ŝatus montri al vi la Ci Ŝan Monaĥejo 慈山寺 kie mi nun troviĝas. Profesie mi okupiĝas pri esploro pri Budhismo kaj mia laborejo troviĝas en budhisma art-muzeo ene de la monaĥejo. En la muzeo troviĝas la tripitakoj de la tri tradicioj – la palia de la teravada tradicio, la tibeta de la tibeta tradicio, kaj la ĉina de la ĉina tradicio. Krom moderniĝo de Budhismo, unu el la plej signifoplenaj disvolviĝoj de Budhismo dum la venontaj jardekoj estas verŝajne la reciproka influo inter la tri tradicioj. Tian disvolviĝon ni atestos eble en Ĉinio.
(fino)
Prelegeto: Kultura Renkontiĝo en Budhismo – La Estonteco de la Tri Budhanaj Tradicioj (1)
2a Virtuala Kongreso de Esperanto (17-24 Julio, 2021)
Dato: 24an Julio, 2021
Tempo: 12:00 ĝis 13:25 (UTC) / 20:00 ĝis 21:25 (Honkonga tempo)
En la nuntempa mondo troiviĝas ĉefe tri tradicioj de Budhismo. Kvankam ĉiuj membroj de la tri tradicioj konsideras sin aŭtentikajn posteuloj kaj dissendantojn de la instruoj de la Budho, ties aspektoj, ritoj, kaj mem la praktikaj instruoj estas sufiĉe malsamaj. Tiuj ĉi malsameco estas plejparte rezulto de la kultroj en kiuj la tradicioj disvolviĝis. Kiel moderna budhano, estas grave ke ni komprenu tiun ĉi kulturan fenomenon.
En tiu ĉi prelegeto, ni ne parolos pri la pasinteco pri la tri tradicioj, ĉar tiu estas temo por aparta prelego. Ni interesiĝas tie ĉi ĉefe pri la nuno kaj la estonteco, precipe la estonteco de tiuj tri budhanaj tradicioj. Tamen kiel enkonduko, estas kelkaj bazaj historikaj faktoj pri la tri tradicioj kiujn ni nepre komprenu.
La Budho ekzistas kiel homo kaj instruisto antaŭ 2500 jaroj. Li ne estis mita persono aŭ dio malgraŭ la postaj onidiroj kaj verkaĵoj. Li nomiĝis Gautama Siddhārtha, konata ankaŭ kiel Śākyamuni, la saĝulo de la klano Śākya, kiu troviĝas en nuntempa Nepalo aŭ nordorienta Barato. La detaloj de lia vivo, kun ties bazaj instruoj, estas konservitaj en la sankta tripitako de la teravada tradicio. Pro tio kiam oni parolas pri la teravada tradicio, la tradicio de la instruoj de la pliaĝuloj (thera/sthavīra), oni pensas ankaŭ pri la plej antikva formo de budhismo, kies monaĥoj sekvis antikvajn ritojn kaj religiajn agojn kiel almozpetadon, meditadon, kaj ĉantadon de budhismaj sutroj en la antikva barata lingvo kiu nomiĝas Pali. Sed ni ne forgesu ke fakte la antikva formo de budhismo kaj la moderna teravada tradicio de budhismo ne estas ekzakte sama afero. La teravada tradicio malaperis en Barato kaj disvolviĝis en Śrilanko kaj poste Sudorienta Azio, en landoj kiel Birmao kaj Tajlando. Dank’al la teravadaj monaĥoj en tiuj postaj landoj, la antikvaj instruoj de la Budho estis konservitaj en la antikva lingvo Pali kaj ankaŭ aliaj lokoj lingvoj.
La teravada budhismo estas konata kiel la suda budhisma tradicio. Troviĝas ankaŭ la norda tradicio kiu estas konata kiel Mahajana Budhismo, la “granda veturilo”. Ĝi disvolviĝis dum kelkaj jarcentoj post la forpaso de la historika Budho. La ĉefa lingvo de tiu ĉi tradicio estis la Sanskrito, la sankta lingvo de antikva Barato kaj Brahmanismo. La ĉinaj kaj tibetaj budhismaj tradicioj estis elkreskaĵoj de tie-ĉi tradicio. Inter la du tradicioj, la ĉina estas pli antikva. Ĝi komenciĝis en la unua jarcento kiam budhanaj monaĥoj el Centra Azio kaj Barato eniris Ĉinion per la Silkaj Vojoj. La ĉinoj entuziasme akceptis la religion kaj tradukis amazon de mahajanajn tekstojn, multaj el kiuj eĉ ne plu ekzistas en ties originaj barataj lingvoj. Kontraste al la pliantikva ĉina tradicio estas la tibeta tradicio, kiu komenciĝis pli poste ekde la sepa jarcento P.K. Ĉar en Barato Budismo jam estis en la fina fazo de disvolviĝo kun multaj hindaj trajtoj, Tibeta Budhismo enhavas multajn trajtojn de siatempaj barataj religioj kaj ankaŭ de la denaska tibeta religio (Bon). Krome la tibeta tradicio estis unika se temas pri la strukturo de la religio. En aliaj tradicioj oni sekvas la tri ĵuvelojn – la Budho, la Darmo (Instruo), kaj la Samgo (gemonaĥa kaj laika komunumo). Sed en la tibeta tradicio la religia gvidanto ludas ankaŭ gravan rolon, ĉu persone al la indivudaj budhanoj, ĉu kolektive al la religia komunumo. Ties laikaj budhanoj ofte havas tre intiman rilaton al la guruon (Rinpoche) kaj ekzistas ekz. Panĉen-lamaoj kaj Dalaj-lamaoj kiuj funkcias kvazaŭ la papoj en katolika kristanismo kun ne nur religian sed ankaŭ politikan povon en la historio de tiu ĉi tradicio.
Nun ni turnu nin al la nuno kaj la estonteco de tiuj-ĉi tri tradicioj. Mia tezeto estas ke ĉiuj tradicioj estas la rezulto de kultura kunfandado kaj tiu-ĉi tendenco daŭre transformas la tradiciojn. Pro tio ni atentiĝu pri ia ajn klopodo de iu ajn imagoplene prezenti Budhismon kiel homogenan universalan religion kun senŝanĝa mesaĝo de la ĉioscia kaj ĉiopova Budho.