Slide6

Ĉina Budhismo

La nuna stato de Ĉina Budhismo estas ege interesa ĉar la situacio rapide ŝanĝiĝas. La Ĉina Budhismo fariĝis granda religio en Ĉinio dum la unua jarmilo P.K. sed iom post iom malvigliĝis dum la dua jarmilo. Dum la posta periodo, Ĉina Budhismo fariĝis pli ĉineca kaj la tri instruoj de Ĉinio: Konfucianismo, Daŭismo, kaj Budhismo iom kunfadiĝis. En la 20a jarcento, Ĉina Budhismo en Ĉinio multe suferis pro mililtoj kaj politika malstabileco. Tamen Japana Budhismo, kies kerno estis Ĉina Budhismo, disvastiĝis al la cetera mondo pro la forteco de Japanio politike, kulture, kaj ekonomie. Japanaj budhanoj modernigis budhismon per akademia esploro pri la ĉinaj budhismaj sutroj. Pro tio preskaŭ ĉiuj aziaj budhanoj nuntempe uzas la japanan Taishō-tripitakon. Pro la frua misia agado de japanaj budhanoj tra la mondo, la vorto por meditado en la orienta azia budhisma tradicio estas konata kiel “zen” laŭ la japana prononcado kaj ne “ĉan” laŭ la mandarena ĉina maniero.

Sed ĉio ĉi rapide ŝanĝiĝis pro la ekonomia kresko de Ĉinio kaj Orienta Azio ĝenerale. Inter la diversaj ĉinaj komunumoj, Budhismo plej aktivas en Tajvano. Tie troviĝas tri grandaj groupoj kun internacia influo: Foguangshan 佛光山 “Budha Lumo,” Fagushan 法鼓山 “Dharma Drum,” Tzu-Chi Fondaĵo 慈濟基金會. Fogŭangŝan (BLIA) estas unu el la plej grandaj budhanaj organizoj de la ĉina budhisma tradicio kaj ties centroj troviĝas preskaŭ en ĉiuj landoj kaj ĉefaj urboj en la kvin kontinentoj. Fagushan estas notita per ties akademia atingo. Unu el ties projektoj estas CBETA, kiu estas diĝitaligo de la ĉinaj budhismaj tekstoj, kaj estas vaste uzata. Laste Tzu-Chi estas la plej granda bonfara budhana organizo kun pli ol 10 milionoj da membroj en 47 landoj. La budhanoj en aliaj aziaj landoj estas multnombraj sed ne ekzistas grandaj organizoj kiel tiuj en Tajvano.

En Ĉinio tamen ekzistas unikaj oportunoj por Budhismo en la estonteco. Unue, la nuna ĉina registaro estas tre favora al Budhismo, kiu estis konsiderata helpa socia faktoro kaj unuigilo de amikoj tra la mondo, ĉu kulture, ĉu politike. Due, troviĝas ĉiuj tri tradicioj de Budhismo ene de Ĉinio kun longaj historoj. La Teravada tradicio troviĝas en la Yunnan-gubernio kaj sud-okcidentaj partoj de Ĉinio kiu ligiĝas al Birmo kaj Tajlando. La Tibeta tradicio troviĝas en la Tibeta kaj Mongola regionoj. Laste la Ĉina Mahajana tradicio troviĝas en la ceteraj partoj de Ĉinio. La tri tradicioj vivantaj plejparte harmonie kunekzistas.

Laste mi ŝatus montri al vi la Ci Ŝan Monaĥejo 慈山寺 kie mi nun troviĝas. Profesie mi okupiĝas pri esploro pri Budhismo kaj mia laborejo troviĝas en budhisma art-muzeo ene de la monaĥejo. En la muzeo troviĝas la tripitakoj de la tri tradicioj – la palia de la teravada tradicio, la tibeta de la tibeta tradicio, kaj la ĉina de la ĉina tradicio. Krom moderniĝo de Budhismo, unu el la plej signifoplenaj disvolviĝoj de Budhismo dum la venontaj jardekoj estas verŝajne la reciproka influo inter la tri tradicioj. Tian disvolviĝon ni atestos eble en Ĉinio.

(fino)

Slide7 Slide10 Slide9 Slide8