Slide1

2a Virtuala Kongreso de Esperanto (17-24 Julio, 2021)

Dato: 24an Julio, 2021

Tempo: 12:00 ĝis 13:25 (UTC) / 20:00 ĝis 21:25 (Honkonga tempo)

En la nuntempa mondo troiviĝas ĉefe tri tradicioj de Budhismo. Kvankam ĉiuj membroj de la tri tradicioj konsideras sin aŭtentikajn posteuloj kaj dissendantojn de la instruoj de la Budho, ties aspektoj, ritoj, kaj mem la praktikaj instruoj estas sufiĉe malsamaj. Tiuj ĉi malsameco estas plejparte rezulto de la kultroj en kiuj la tradicioj disvolviĝis. Kiel moderna budhano, estas grave ke ni komprenu tiun ĉi kulturan fenomenon.

En tiu ĉi prelegeto, ni ne parolos pri la pasinteco pri la tri tradicioj, ĉar tiu estas temo por aparta prelego. Ni interesiĝas tie ĉi ĉefe pri la nuno kaj la estonteco, precipe la estonteco de tiuj tri budhanaj tradicioj. Tamen kiel enkonduko, estas kelkaj bazaj historikaj faktoj pri la tri tradicioj kiujn ni nepre komprenu.

La Budho ekzistas kiel homo kaj instruisto antaŭ 2500 jaroj. Li ne estis mita persono aŭ dio malgraŭ la postaj onidiroj kaj verkaĵoj. Li nomiĝis Gautama Siddhārtha, konata ankaŭ kiel Śākyamuni, la saĝulo de la klano Śākya, kiu troviĝas en nuntempa Nepalo aŭ nordorienta Barato. La detaloj de lia vivo, kun ties bazaj instruoj, estas konservitaj en la sankta tripitako de la teravada tradicio. Pro tio kiam oni parolas pri la teravada tradicio, la tradicio de la instruoj de la pliaĝuloj (thera/sthavīra), oni pensas ankaŭ pri la plej antikva formo de budhismo, kies monaĥoj sekvis antikvajn ritojn kaj religiajn agojn kiel almozpetadon, meditadon, kaj ĉantadon de budhismaj sutroj en la antikva barata lingvo kiu nomiĝas Pali. Sed ni ne forgesu ke fakte la antikva formo de budhismo kaj la moderna teravada tradicio de budhismo ne estas ekzakte sama afero. La teravada tradicio malaperis en Barato kaj disvolviĝis en Śrilanko kaj poste Sudorienta Azio, en landoj kiel Birmao kaj Tajlando. Dank’al la teravadaj monaĥoj en tiuj postaj landoj, la antikvaj instruoj de la Budho estis konservitaj en la antikva lingvo Pali kaj ankaŭ aliaj lokoj lingvoj.

La teravada budhismo estas konata kiel la suda budhisma tradicio. Troviĝas ankaŭ la norda tradicio kiu estas konata kiel Mahajana Budhismo, la “granda veturilo”. Ĝi disvolviĝis dum kelkaj jarcentoj post la forpaso de la historika Budho. La ĉefa lingvo de tiu ĉi tradicio estis la Sanskrito, la sankta lingvo de antikva Barato kaj Brahmanismo. La ĉinaj kaj tibetaj budhismaj tradicioj estis elkreskaĵoj de tie-ĉi tradicio. Inter la du tradicioj, la ĉina estas pli antikva. Ĝi komenciĝis en la unua jarcento kiam budhanaj monaĥoj el Centra Azio kaj Barato eniris Ĉinion per la Silkaj Vojoj. La ĉinoj entuziasme akceptis la religion kaj tradukis amazon de mahajanajn tekstojn, multaj el kiuj eĉ ne plu ekzistas en ties originaj barataj lingvoj. Kontraste al la pliantikva ĉina tradicio estas la tibeta tradicio, kiu komenciĝis pli poste ekde la sepa jarcento P.K. Ĉar en Barato Budismo jam estis en la fina fazo de disvolviĝo kun multaj hindaj trajtoj, Tibeta Budhismo enhavas multajn trajtojn de siatempaj barataj religioj kaj ankaŭ de la denaska tibeta religio (Bon). Krome la tibeta tradicio estis unika se temas pri la strukturo de la religio. En aliaj tradicioj oni sekvas la tri ĵuvelojn – la Budho, la Darmo (Instruo), kaj la Samgo (gemonaĥa kaj laika komunumo). Sed en la tibeta tradicio la religia gvidanto ludas ankaŭ gravan rolon, ĉu persone al la indivudaj budhanoj, ĉu kolektive al la religia komunumo. Ties laikaj budhanoj ofte havas tre intiman rilaton al la guruon (Rinpoche) kaj ekzistas ekz. Panĉen-lamaoj kaj Dalaj-lamaoj kiuj funkcias kvazaŭ la papoj en katolika kristanismo kun ne nur religian sed ankaŭ politikan povon en la historio de tiu ĉi tradicio.

Nun ni turnu nin al la nuno kaj la estonteco de tiuj-ĉi tri tradicioj. Mia tezeto estas ke ĉiuj tradicioj estas la rezulto de kultura kunfandado kaj tiu-ĉi tendenco daŭre transformas la tradiciojn. Pro tio ni atentiĝu pri ia ajn klopodo de iu ajn imagoplene prezenti Budhismon kiel homogenan universalan religion kun senŝanĝa mesaĝo de la ĉioscia kaj ĉiopova Budho.


Slide2 Slide3


Foto de prelegeto de Mak (fotita de So Gilsu)