Slide4

Teravada Budhismo

La nuna Teravada Budhismo disvastiĝis al la tuta mondo ĉefe pro du faktoroj: 1) diaspora komunumo de la taja popolo; 2) populariĝo de la plenatenta meditado (vipassanā). El la du ĉefaj teravadaj budhismaj landoj, Śrilanko kaj Tajlando, la posta estas pli influhava al la cetera mondo pri budhismo. Tajaj budhismaj temploj troviĝas en ĉefaj urbegoj tra la mondo. La instruoj de gravaj tajaj budhismaj instruistoj kiel Ajahn Chah vaste disvastiĝas. La budhisma samgho kaj budhismaj organizoj en Tajlando estas ankaŭ tre aktivaj, kaj ties internacia agado multe plivigliĝis dum la pasintaj jardekoj. Kompreneble la ĉefa trajto de la taja budhisma tradicio estas la uzo de la taja lingvo. La religia ĉantado uzas ofte ne la Palian lingvon, sed la tajan lingvon. Taja budhisma tradicio enhavas multajn tajajn indiĝenajn trajtojn, sed samtempe la taja kulturo mem estis multe influita de la antikva budhisma kulturo. Tia antikva kulturo inkludas ritojn kaj budhismajn agojn kiel almozpetado de la monaĥoj. Almozpetadon ĝenerale ne praktikas la monaĥoj krom tiuj el la teravada tradicio. Ĉar la antikva formo de budhismo estis konservita en la teravada tradicio, la disvastiĝo de la taja budhisma tradicio helpas modernajn homojn plibone kompreni la historion de Budhismo kaj ties originalajn instruojn, malgraŭ la supermetaĵoj kulturaj.

La dua fenomeno rilate al la teravada tradicio estas la tielnomata plenatenta meditado (angle mindfulness meditation). Originale, meditado (bhāvanā) estis la kerno de budhisma instruo por la gemonaĥoj. Por la laikuloj la emfazo estas bona, etika konduto (ekz. la kvin preceptoj). En la historio de budhismo (senkonsidere de tradicioj kaj sektoj), la originala trejnado de meditado kun tre striktaj metodoj iom post iom malaperadis. Fojfoje estis movado de revigligo. Unu el tiuj klopodoj okazis en Birmo dum la 19a jarcento (laŭ Braun, tio estis reago al brita koloniismo kaj la novaj konceptoj pri mensa kaj korpa bonfarto). Konsekvence, la medita metodo satipaṭṭhāna (skt. smṛtyupasthāna) fariĝas grava parto de la religia sperto por la laikaj budhanoj kiuj sopiras pacon kaj mensan komforton en la moderna tempo sed ne povas aŭ deziras dediĉi sin al la plentempa religia vivo kiel gemonaĥo. Nuntempe plenatenta meditado kaj plenatenteco fariĝis kuraca metodo, aprobita de pli kaj pli da scientistoj, kuracistoj, kaj edukistoj. Troviĝas meditado por infanoj en lernejoj kaj aro de komercismaj produktaĵoj kiujn iel utiligas la teknikojn de plantatenteco por diversaj celoj – ofte sanrilataj. Nuntempe ene de la budhismaj komunumoj troviĝas viglaj diskutoj pri la taŭgeco kaj problemoj pri tiu ĉi fenomeno – nome, la populariĝo kaj vulgariĝo de budhisma instruo.

 

Slide5

Tibeta Budhismo

La disvastiĝo de la tibeta budhismo estas rakonto ankaŭ pri la diasporo de la tibeta popolo. Kvankam Tibeta Budhismo enhavas la plej lastan disvolviĝon de Budhismo kaj en ĝi troviĝas ankaŭ multaj enhavoj kiuj ne troviĝas en la antikvaj formoj de Budhismo, la tibeta tradicio vaste disvastiĝis en la 20a jarcento post la dua mondmilito. La samgo de la Tibeta Budhismo estis tre vigla, ĉu en Tibeto, ĉu ekster ĝi. Tiu vigleco estas multflanka – la vigla eduka sistemo kiu ebligis altnivelan atingon kiel geshe (doktoriĝo pri budhisma instruo); krome ekzistas ankaŭ tre strikta religia hierarĥio. La Dalai Lama kiel funkcias kvazaŭ papo havas gravan influon al la tibeta popolo kaj ankaŭ la kredantoj de la tibeta budhisma tradicio. La tibeta tripitako estas tre ampleksa kaj altiras la admiron de kleruloj tutmondaj. Malgraŭ la altnivela atingo de la religio, oni tamen ne forgesu ke ĝi estas esence mezepoka religio kiu enhavas multajn trajtojn de mezepoka indiĝena tibeta kulturo. Krom la emfazo de la uzo de la tibeta lingvo, multaj religiaj ritoj kaj praktikoj estis verŝajne kompreneblaj kaj utilaj en siaj tempoj kaj kultura medio. En tibeta budhismo, oni trovas ekster-budhismajn enhavojn politikajn kaj kulturajn. En Eŭropo la papo havis gravan politikan povon, sed tiu epoko jam forpasis. Sed por la tradiciaj tibetanoj la Dalailamao havas similan politikan rolon. Ĉu la modernuloj akceptu la Dalajlamaon dum ni rifuzu la papon? Por malgrandigi la ŝokojn al la modernuloj, varbistoj de tibeta budhismo klopodadis prezenti la religion kiel modernan moralan instruon universalan. La malkongrueco tamen restas kaj posas kiel defio por la sekvantoj de tiu ĉi tradicio en la estonteco.